Rememortago | Remembrance Day |
Rex Murphy | |
Poezio kaj memoro estas patrino kaj filino. La grandaĝaj mitologioj diras tion al ni. En tempo antaŭ raportoj, eĉ antaŭ skribarto, poezio estis la maniero per kiu grandaj eventoj, kaj la emocioj kiujn ili ekscitis, enfiksiĝis en la popola memoro. Milito kaj poezio ankaŭ estas antikvaj kunuloj. Ĉiu nacio kaj tribo kronikis siajn batalojn, venkojn kaj perdojn per verso. La ekirpunkto de poezio en la tuta okcidenta mondo estis la Iliado de la blinda bardo Homero, la epopeo de la sieĝo kaj la falo de Trojo, milita poemo. Hodiaŭ en la mondo de Fejsbuko, Tvitujo, kaj la impeto de la interreto, la ligiloj restas: poezio, memoro kaj milito. La ceremonioj de la Tago de Rememoro antaŭ ne longe pensigis nin pri tio. Krom eble nur la simbolo de la ruĝa papavo, En Flandraj Kampoj estas la plej konciza kaj brulanta elvoko de emocioj sentataj de homoj, kion ili ŝatus mem esprimi, pri la interplektitaj afliktoj de tiuj, kiuj amis, suferis kaj mortis dum milito. Multaj el ni lernis tiun mallongan, malĝojan kaj ĝentilan poemon en lernejo. Kaj kiom ajn ofte ni aŭdis ĝin aŭ silente recitis ĝin kiam okazaĵo postulis tion, la poemo neniam tedigas nin. Ĝi retenas la potencon por frapi la koron kaj transdoni respekton nur kiel povas fari la poezio. La unua mondmilito alidirektis poezion de la celebrado de herooj kaj la grandaj faroj de militgrafoj kaj reĝoj — la nocio de triumfo — al la pli larĝa vokvoĉo: la ĝenoj de la marŝantaj soldatoj, la infanterio, la homoj en la tranĉeoj, la pezega, akra suferado de milito. La poemoj de Wilfred Owen — Owen si mem mortis nur sep tagoj antaŭ la Tago de Armistico — priskribis ilian rakonton kiel neniu antaŭ si, kun kompato kiel sia temo, kaj ne celebrado. Rupert Brooke, alia poeto de la unua mondmilito — “Se mi mortus, nur pensu jenon pri mi” — kaptis la grandan ondon de perdo, kiu inundis la tutan Anglion pro la mortado de junaj soldatoj en iuj fremdaj kampoj. … pli da teksto sekvas |
Poetry and memory are mother and daughter. The old mythologies tell us that. In the time before records, before writing, even, poetry was the means by which great events and the emotions they stirred were embedded in the common memory. War and poetry are ancient companions too. Every nation and tribe recorded its battles, the victories and the losses in verse. The starting point of poetry in the whole western world is the Iliad of the blind bard Homer, the epic of the siege and fall of Troy, a war poem. Today in the world of Facebook, Twitter, the rush of the Internet, the connection remains: poetry, memory and war. We have just had the ceremonies of Remembrance Day to bring this home. Aside perhaps only from the symbol of the red poppy, In Flanders Fields is the most concise and searing evocation of what most people feel, what they would like to be able to express, about the mixed sorrows of the lives of those who loved, suffered and died in war. Many of us learned that short, sad and kindly poem in school. And however many times we’ve heard it read or recited it silently ourselves when occasion summoned, it doesn’t tire. It retains the power to strike the heart and convey respect, as only poetry can. The First World War saw a turning in poetry from celebration of heroes and the mighty deeds of battlelords and kings — the note of triumph — to a wider call: the burdens of the foot-soldiers, the infantry, the men in the trenches, the hard, bitter suffering of war. Wilfred Owen’s poems — Owen himself died just seven days before Armistice Day — tell their story as no one before him had quite done, with pity as his theme, and not celebration. Rupert Brooke, another poet of the First War — “If I should die, think only this of me” — captured the great wave of loss that overwhelmed England for all its young soldiers dying in some foreign field. … text continues |
Esperantigita de Wally Du Temple | “Remembrance Day,” © 2015, Canadian Broadcasting Corp. |
La telesendisto kaj rubrikisto Rex Murphy naskiĝis je 1947 en Karboniro, Novlando, okcidente de Sankt-Johano. Li diplomiĝis el Memoriga Universitato en 1968 kaj posedas kvar diplomoj pro honoroj kialoj. Dufoje li estis sidrajta kandidato en la Novlanda Asemblea Ĉambro sed malvenkis en ambaŭ okazoj.
Hi, this is a comment.
To get started with moderating, editing, and deleting comments, please visit the Comments screen in the dashboard.
Commenter avatars come from Gravatar.